Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/42

Reĝa pingveno

La reĝa pingveno, Aptenodytes patagonicus, aŭ laŭ la latina scienca nomo Patagona aptenodito, estas la plej granda specio de Pingvenoj kun 11 al 16 kg post la Imperiestra pingveno. Estas 4 milionoj da ili en la Antarkta ekozono. Estas du subspecioj nome nomiga A. p. patagonicus kaj A. p. halli; patagonicus troviĝas en Suda Atlantiko kaj halli aliloke.

La reĝa pingveno manĝas malgrandajn fiŝojn, ĉefe torĉofiŝoj, kaj kalmarojn kaj dependas malpli ol aliaj predantoj de Suda Oceano el krilo kaj aliaj krustuloj. Por manĝi ili ripete subnaĝas ĝis ĉirkaŭ 100 m, kaj estis registrita ĉe profundoj de pli ol 300 m.

La reĝa pingveno reproduktiĝas en ĉeantarktaj insuloj ĉe la nordaj bordoj de Antarkto, Suda Georgio, kaj aliaj moderklimataj insuloj de la mondoregiono.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: El Lisickij - Lakto - Simón Bolívar