Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/14

Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn

Sergej Miĥailoviĉ EJZENŜTEJN (ruse, Сергей Михайлович Эйзенштейн, ankaŭ literumita Eisenstein) estis revolucia sovetunia reĝisoro kaj kin-teoriisto, pionira en la teorio kaj praktiko de filmo-muntado, elstara ĉefe pro siaj mutaj filmoj nome Стачка (La Striko), Броненосец «Потёмкин» (Kirasŝipo Potjomkin), Октябрь (Десять дней, которые потрясли мир) (Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon), kaj ankaŭ la historiaj epopeaj filmoj Александр Невский (Aleksandr Nevskij), Иван Грозный (Ivan la Terura).

Ejzenŝtejn naskiĝis en mezklasa familio en Rigo, Latvio (tiam parto de la Rusia Imperio en la Gubernio Livonio), sed lia familio translokiĝis ofte en siaj komencaj jaroj, kaj Eisenstein plufaris tion laŭlonge de sia vivo. Lia patro, Miĥail Osipoviĉ Ejzenŝtejn naskiĝis en Sankt-Peterburgo je 1867 de la germana juda patro, Osip Eisenstein kaj patrino de sveda praularo. Lia patrino, Julija Ivanovna Koneckaja, estis el rusa ortodoksa familio. Laŭ aliaj fontoj, ambaŭ patroflankaj geavoj estis el balt-germana praularo. Lia patro estis arkitekto kaj lia patrino estis la filino de prospera komercisto. Julia lasis Rigon la saman jaron de la Rusa Revolucio de 1905, kunportante Sergej al Sankt-Peterburgo. Divorco sekvis kaj Julia lasis la familion por loĝi en Francio. Eisenstein estis edukita kiel ortodoksa kristano, sed poste iĝis ateisto.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Johann Wolfgang von Goethe - Vincent van Gogh - Bekfluto