Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/07

Premiitoj en jaro 2018

La Goja-premioj, en la hispana lingvo Premios Goya, estas la precipaj premioj pri kino en Hispanio.

Ilin atribuas la Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio (Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España) kaj estis unuafoje organizitaj en la jaro 1987 en la teatrejo Lope de Vega en Madrido, kaj de tiam sinsekve aljuĝitaj ĉiujare en la unuaj monatoj de la jaro. Ekzistas nun 28 kategorioj, plus unu honora premio al homo pro ties tuta kariero.

La nomo devenas de la pentristo Francisco de Goya, kaj la premio estas bronza statuo kun la formo de ties kapo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Simone de Beauvoir - Baziliko Sankta Petro - Diplomatio