Vikipedio:Artikolo por Ĝangalo

Jen artikolo kiun mi skribis por Ĝangalo E-Portalo pri Vikipedio. Mi esperas ke kelkaj helpas verki kaj kunredakti. Dankon pro ĉio! Chuck SMITH

Ĉi tiu artikolo estas trovebla: http://gxangalo.com/modules/sections/index.php?op=viewarticle&artid=65


Multaj diras, ke ni devas havi ĉian informon en la reto en Esperanto. Multaj teoriumas kaj pensadas, kiel fari tion, sed jam delonge oni iniciatis la Vikipedion ( http://www.vikipedio.org ), multlingvan retan enciklopedion, kiu havas ĝuste tiun celon! Kiu rajtas partopreni? Ĉiuj. Sub ĉiu artikolo estas ligilo nomata "Redaktu la tekston de la paĝo". Oni povas labori sennome, sed ni vere aprezas, se oni ensalutas antaŭ ol ekkunlabori.

Nu, multaj demandas: Se ĉiuj rajtas ŝanĝi ĉiun paĝon, kial ne estas kaoso? Ĉiu nova ŝanĝo montriĝas en la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj", kaj tial la afero funkcias ĉar ĉiuj ankaŭ rajtas korekti ĉion. Do, se estas eraro, multfoje alia vikipediisto korektas ĝin en la sama tago.

Ni verkas laŭ la principo de neŭtrala vidpunkto. Kiam estas pluraj vidpunktoj, ni provas reprezenti ĉiun vidpunkton juste, ĝis ĉiuj reprezentantoj de tiuj vidpunktoj konsentas, ke la artikolo havas nur faktojn, kaj ne opiniojn.

Ni ankaŭ permesas liberan uzadon de la informoj. Redistribuontoj tamen devas permesi same liberan uzadon. Permesilo GFDL klarigas rajtojn kaj malrajtojn. Tial, oni ne rajtas kontribui enhavojn de aliaj sen permeso.

La 15-an de januaro 2001 komenciĝis la multlingva enciklopedia projekto Vikipedio. La 15-an de novembro 2001 ĝi komenciĝis en Esperanto, kaj la Esperanta Vikipedio nun havas pli ol 5000 artikolojn. La tuta multlingva projekto havas pli ol 160.000 artikolojn entute. Laŭ nombro de artikoloj, la dek plej grandaj estas la Vikipedioj en la lingvoj angla, germana, pola, franca, sveda, Esperanto, dana, hispana, nederlanda kaj itala.