Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Voynich-manuskripto

Ilustrita paĝo de la manuskripto de Voynich
Ilustrita paĝo de la manuskripto de Voynich

La Voynich-manuskripto estas mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj. Ĝi havas formaton de kodekso kaj la paĝoj estas el pergameno. Nek la alfabeto, nek la lingvo, nek eĉ la temo de la manuskripto estas ĝis nun konataj. Oni plej ofte supozas, ke ĝi estis verkita inter la jaroj 1450 kaj 1520. La Voynich-manuskripto enhavas 234 paĝojn 15 cm longajn kaj 23 cm altajn. Ili estas el veleno (haŭto de mortnaskita bovido) kaj laŭ la paĝnombrado mankas 42 paĝoj. Ŝajnas, ke tiuj paĝoj jam mankis, kiam Voynich aĉetis la manuskripton en 1912. Kelkaj paĝoj estas grandformataj, falditaj, tiel formantaj subpaĝojn.

La nomo de la manuskripto devenas de unu el ĝiaj posedantoj, Wilfrid Michael Voynich, kiu aĉetis ĝin en la jaro 1912 de la jezuitoj de Frascati, urbo apud Romo. Konservas la manuskripton ekde 1969 la Biblioteko Beinecke de la universitato Yale. Laŭ lastaj esploroj de Gordon Rugg, la manuskripto povus esti trompaĵo. La manuskripto estis unuafoje publikigita de la franca eldonisto, Jean-Claude Gawsewitch, en oktobro 2005, por ke la publiko povu vidi la misteran tekston kaj la enigmajn bildojn. Legu pli...