Vikipedio:Nomoj de kategorioj

Ĉi tiu paĝo enhavas oficialajn regulojn pri la titoloj de kategorioj en la Vikipedio. Pri titoloj de artikoloj, legu jene.

Ĝenerale redakti

  • Nomo de kategorio devas esti en pluralo nur se en la kategorio estas artikoloj, kies titoloj mem estas konkretaj ekzempleroj de la kategoria vorto.
Ekzemplo:
Kategorio urboj kun artikoloj Parizo, Bonaero, Tokio ktp.
Ĉi tie Parizo estas konkreta ekzemplero de urbo.
  • En aliaj okazoj nomo de kategorio devas esti en singularo.
Ekzemplo:
Kategorio urbo kun artikoloj vilaĝo, metropolo, suburbo ktp.
Ĉi tie vilaĝo ne estas konkreta ekzemplero de iu urbo, sed vilaĝo ja estas io, kio iel rilatas al (la ĝenerala nocio) urbo.

Troa kategoriigo redakti

Subjektivaj kriterioj redakti

Ekzemploj "Dika", "Herooj", "Grandaj landoj"
La kriterioj de kategoria enhavo ne devus esti debatindaj. Ili devus esti difineblaj 100 procentojn certe ĉu la elemento apartenas tie aŭ ne. Ekzemploj de subjektivaj kriterioj estas esprimoj kiel "fama", "rimarkinda", "elstara"; analizo de grandeco kiel "granda", "malgranda", "alta", "malalta"; analizo de distanco kiel "malproksima" aŭ "proksima"; aŭ aliaj aspektoj rilataj al persona opinio kiel "bela", "malbona", "inteligenta", "amuza", "naŭza", ktp.

Monato en jaro redakti

Por krei kategorion por artikolo, kiu apartenas al iu monato en iu jaro, ne uzu tian kategorion "Kategorio:MMMM (de/en/-) JJJJ". Nome, ne kreu jenajn kategoriojn:

Vidu ankaŭ VP:DL#Duoblaj kategorio "monato jaro" aŭ "monato de jaro"

Elekto de prepozicioj por la kategori-titolo redakti

Foje povas esti dubo pri tio, kiun prepozicion uzi en titolo de kategorio, ekzemple ĉu nomi kategorion "riveroj de Kanado" aŭ "riveroj en Kanado".

En ĉi tiu kazo validas la sekva regulo: Kategorioj prefere havu la formon "X de Y"; nur kiam X estas naturaĵo kaj Y estas politika unuo aŭ kontinento, oni uzu "en" anstataŭe.

En la supre menciita kazo oni do preferu "riveroj en Kanado", ĉar riveroj estas naturaĵoj kaj Kanado estas politika unuo. Aliflanke oni uzu "urboj de Kanado" kaj ne "urboj en Kanado", ĉar urboj ne estas naturaĵoj.

Atentu redakti

Ekzistas esceptoj, ekzemple kategorioj pri konstruaĵoj.

Vidu diskutojn:

Vikipedio:Diskutejo/Kategorioj "de" kaj "en" lando
Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2009_12#Kategorioj:Konstruaĵoj de anstataŭ en

Ŝablono por marki evitendan kategorion redakti

Kiam vi kreas preferindan kategorion kaj malplenigis la evitendan, ŝovinte ĉiujn objektojn al la bona kategorio, vi povas facile marki la evitendan kategorion per la Ŝablono:Evitenda kategorio.

Simple elektu la sekvan skribmanieron: metu la inter la duoblan kurbitajn krampojn la ŝablonnomon "Evitenda kategorio" kaj en la sekvanta linio "|1=nomo de la bona kategorio".

Ŝablono por marki ekzistantan kategorion redakti

Kiam vi kreas kategorion kun simile nomita alia kategorio, ŝovinte ĉiujn objektojn al la bona kategorio, vi povas facile marki la simile nomitan kategorion per la {{Ekzistas kategorio}}. Tiel la ŝablono informos aliajn vikipediistojn pri la ekzisto de alia, pli ĝuste nomita kategorio.

Ekzemplo redakti


Vidu ankaŭ redakti