Vikipedio:Patrolado

Vikipedio estas projekto por kunverki komputilan enciklopedion, fonton de sciaĵoj pri ĉiuj temoj alireblan rete kaj per aliaj komputilaj rimedoj. Ĉar ĝi estas vikio iu ajn povas kontribui, kaj spertuloj kaj laikoj kaj malsprituloj kaj stultuloj. Por la publiko povas esti dubo pri la seriozeco de la projekto. De la komenco de la multlingva projekto, en 2001 en la angla, en 2002 en Esperanto, kaj en 250 lingvoj en 2008, el kiuj dudeko enhavas pli ol cent mil artikolojn, la demando estas starigadata, kaj estas tendenco precipe en la plej gravaj projektoj starigi politikon por garantii bonan nivelon de la enciklopedio.

Por tio estas diversaj rimedoj :

  • vikia dinamiko kiu pruvis ke ĝi estas grande efika eĉ se ne plene, nome :
    • ofta provlegado de multaj kontribuantoj post kreo de artikoloj, el kio pliboniĝas artikoloj
    • ebleco forigi neregulkonvenajn artikolojn
    • ebleco forbari malbonintencajn kontribuantojn
  • patrolado (administrantoj havas ilon por marki kiel patrolitaj novajn artikolojn), neregulkonvenaj kontraŭe estu tuj forigitaj
  • publika agnosko de bonkvalitaj artikoloj nomitaj "legindaj" kaj "elstaraj"
  • faka agnosko de artikoloj laŭ la celprojekto de Nupedia (antaŭulo de Vikipedio), centre de la projekto Citizendium (nur anglalingva kaj ĝerma kompare kun Vikipedio) : estas projekto en Vikipedio malhelpi liberan redaktadon de artikoloj kiam ili atingis kontentigan nivelon.

Patrolado en la Esperanta Vikipedio redakti

Por plialtigi la nivelon de la esperanta Vikipedio, estas lanĉita politiko kiu entenas :

  • difinon de kvalitaj kriterioj (laŭ lingva, paĝaranĝa, temorganiza kaj entena vidpunktoj)
  • uzo de prizorgaj ŝablonoj por indiki plibonigendajn kaj patrolitajn artikolojn kun ordigo en kategoriojn kiu faciligas trovon de tiaj artikoloj
  • starigo de patrolaj teamoj kiuj prizorgu la diversajn ecojn de la artikoloj (ĉu lingvan kvaliton Kategorio:Vikipedio:Lingva patrolo, ĉu akuratecon Kategorio:Vikipedio:Faka patrolo, ĉu konformecon al vikia formato Kategorio:Vikipedio:Vikia patrolo) uzante ŝablonojn por marki la patrolitajn artikolojn

......

plu redaktenda - AL @ 11:19, 5. Apr 2008 (UTC)

Kriterioj redakti

  • trafeco
  • pleneco
  • ĝisdateco
  • facillegebleco (paĝaranĝo, organizo de la temo en paĝoj, sekcioj, kategorioj, ..., uzo de informskatoloj kaj aliaj ŝablonoj)
  • lingva nivelo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti