Vikipedio:Sekvi la Majstron Interrete

Sekvi la Majstron interrete estas artikolo aperinta en la gazeto Irana Esperantisto.

Sekvi la Majstron interrete redakti


Nia majstro, d-ro L. L. Zamenhof, dediĉis sian vivatingaĵon, t.e. Esperanton, al la homaro; ĉu ne indus ke ankaŭ ni faru similon pri niaj verkoj lia-lingvaj!? Kaj tiel kontribui efike al la fina venko?

Senpaga prezentado de diversaj verkoj pri kaj en Esperanto al la publiko pere de interreto, disvolvigos la movadon konsiderinde.

Nun ekzistas granda trezoro de verkoj pri kaj en la Internacia Lingvo, sed por multaj antaj kaj untaj Esperantistoj ne ekzistas facila alirebleco al ĝi. Certe se facila kaj malkara alirivo ebliĝu al la publiko, Esperanto-komunumo ekkreskegos kaj kvante kaj kvalite.

Senpaga alirebleco al la E-a literaturo en la interreto havos pluraspektan rezultaron por diversaj E-istoj kaj neE-istoj: de ekstermondanoj, kiuj povus trovi fortan motivon por eklerni la lingvon, tra jam-E-istoj kiuj povus plifundigi sian konon kaj scion pri la lingvo, ĝis la verkistoj, kiuj ekdisponus grandegan inspir-fonton. Feliĉe tia senpaga alirebleco al la E-aj materialoj en la interreto – dankeg’ al nia diligenta kolegaro – jam ne estas malmulta, sed, tion endus plenumi en pli granda kiomo kaj pli organizita kielo.

Dum en multaj evoluintaj landoj, oni povas unu-monate perlabori sufiĉe por aĉeti novan aŭtomobilon, en tre multaj evoluantaj landoj la monata salajro de plejmulto ne sufiĉas por aĉeti la Novan PIVon aŭ eĉ tre malpli karajn librojn!

Nun interreto disponigas la eblecon preskaŭ senpage kaj prezenti kaj utiligi intelektajn materialojn. Tion ni devus inde ekspluati ĝiseble. Ĝis antaŭ la inventiĝo kaj populariĝo de interreto, oni devis elspezi multon por prezenti sian verkon al la publiko, sed nun oni povas fari tion tre tre malkare dank’ al la interretaj rimedoj.

Profesoro Luis Guillermo Restrepo Rivas, specialisto kaj esploristo pri artefarita intelekto, aŭtomata tradukado kaj robotiko en Politeknika Universitato de Kolombio kaj instruisto pri interreto, jam - kaj tre adekvate - proponis senpagan kaj senkopirajtan disdonadon de la E-aj lernolibroj kaj legolibroj pere de interreto (Esperanto, n-ro 1155/1, Jan. 2003, p.11), tamen, fakte la ĉefan motivon por la eklernado mem de la lingvo - aŭ por ĝia utiligado en praktiko - kaŭzus la facila kaj senpaga alirebleco al vere utilaj materialoj interesaj en ĉiuj terenoj, kiel beletro, sciencoj, … en E-o. Tutklaras ke se oni povu konvinki iun pri tio ke tion kion – kaj espereble iam, tiom kiom – li/ŝi nun povas atingi utiligante la anglan, li/ŝi povas disponi ankaŭ pere de Esperanto, la motivo por eklerni kaj utiligi nian lingvon fariĝas multobla. Ĝangalo (www.ĝangalo.com) estas bona provo en tiu ĉi direkto.

Kiel guteto, ni kontribuos al tio, pere de prezentado de la kompleta enhavo de nia revuo, Irana Esperantisto, en la interreton kaj senpaga alireblo al ĝi por la publiko (www.sabzandishan.com). Ni esperas ke samon aŭ similon faros la aliaj posedantoj de la E-aj materialoj. Ekz-e, librojn aŭ revuojn oni povas tiel disponigi al la samideanaro - kaj al la ekstera mondo, se temas pri nacilingvaj - almenaŭ post certa tempo ekde ilia eldoniĝo, t.e. post jaro aŭ pli – aŭ malpli!? Eĉ malnovaj fontoj povas grave helpi al multaj, ekz-e al historiistoj, verkistoj, eseistoj k.t.p., kiuj alie, tre malfacile – se fakte eble - povus atingi al sia serĉato.

Eblege la plej granda movad-informa fonto estas revuo Esperanto; certe se UEA metu ĝiajn pasintajn n-rojn sur la interreto, eĉ kune kun bona tekst-serĉilo por ili, tio kaj kaŭzos altan ondon de kreado de novaj analizoj kaj eseoj kiuj vigligus la movadon, kaj estos inda ekz-o por aliaj fari la samon.

Eta ŝanĝo strategie, se bone kalkulita, povas kaŭzi egan efikon nekalkuleblan sur la progresritmon de la movado - nun interreto disponigas al ni bonan okazon ĉi-rilate.

Ja, ĉiam troviĝas tute pagivaj homoj – ĉu en evoluintaj ĉu en evoluantaj landoj - kiuj volonte pagus por tiaj servoj kaj eĉ donacus ekstran sumon por subteni tiajn agadojn.

Ahmad, 14 Nov. 2003