DALNOKI Viktor d-ro estis hungara kantisto (baritono), aktoro, reĝisoro, dentkuracisto naskita en Nagyvárad en 1868 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de februaro 1955. Liaj gepatroj estis Béni Dalnoki kaj Fáni Dalnokiné Konti.

Viktor Dalnoki

Kariero redakti

Viktor Dalnoki pristudis paralele medicinon kaj kanton kaj dum sia kariero li praktikis ambaŭ. La kanton li studis en Vieno kaj Berlino. En jaroj 1900–02 li aperis en Bratislavo, poste en Budapeŝto en Népszínház, kie li kaj ludis kaj reĝisoris. De tie li dungiĝis al Magyar Színház, poste al Operejo de Vieno. Li estis ekde 1903 por 25 jaroj solisto de Hungara Operejo. Ekde 1928 li estis la ĉefreĝisoro de la Városi Színház.

El liaj roloj redakti

El liaj reĝisoraĵoj redakti

  • A szevillai borbély (Rossini);
  • A bolygó hollandi (Wagner);
  • A tükör (Siklós A. pantomimja).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon