Viktoro Kolĉinskij
ukraina esperantlingva verkisto
(Alidirektita el Viktoro Kolĉinski)
Viktoro KOLĈINSKIJ (naskiĝis en 1904 en Mikolajivo, Ukrainio, mortis la 3-an de septembro 1937) estis esperantlingva verkisto, aktiva en la Sennacieca Asocio Tutmonda kaj en la laborista movado.
Viktoro Kolĉinskij | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Elsudo |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1903 |
Morto | 3-an de septembro 1937 (33-jaraĝa) |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Soveta Unio Rusia Imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Verkoj | ABC de Sennaciismo |
Biografio
redaktiKolĉinskij aktivis en la Sennacieca Asocio Tutmonda, sub la plumnomo V. Elsudo, kaj poste agadis ankaŭ en IAREV. Li ankaŭ estis sekretario de Tutukrainia komitato de esperantistoj.
Li estis arestita la 21-an de oktobro 1936 en Ĥarkivo, kaj akuzita pri kontraŭsoveta agado, li neniam konfesis sian kulpon kaj estis mortpafita la 3-an de septembro 1937.
Verkoj
redaktiOriginalaj
redakti- ABC de Sennaciismo, SAT, 1924
Tradukoj
redakti- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko, SAT, 1926
- Sendiuloj ŝturmas Dnepron, EKRELO