Viktoro Kolĉinskij
Viktoro KOLĈINSKIJ (naskiĝis en 1904 en Mikolajivo, Ukrainio, mortis la 3-an de septembro 1937) estis esperantlingva verkisto, aktiva en la Sennacieca Asocio Tutmonda kaj en la laborista movado.
Viktoro Kolĉinskij | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Elsudo |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1903 |
Morto | 3-an de septembro 1937 (33-jaraĝa) |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusia Imperio • Ukrainio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Verkoj | ABC de Sennaciismo |
Biografio redakti
Kolĉinskij aktivis en la Sennacieca Asocio Tutmonda, sub la plumnomo V. Elsudo, kaj poste agadis ankaŭ en IAREV. Li ankaŭ estis sekretario de Tutukrainia komitato de esperantistoj.
Li estis arestita la 21-an de oktobro 1936 en Ĥarkivo, kaj akuzita pri kontraŭsoveta agado, li neniam konfesis sian kulpon kaj estis mortpafita la 3-an de septembro 1937.
Verkoj redakti
Originalaj redakti
- ABC de Sennaciismo, SAT, 1924
Tradukoj redakti
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko, SAT, 1926
- Sendiuloj ŝturmas Dnepron, EKRELO