Vila Velha de Ródão

Municipo en Portugalio

Vila Velha de Ródão estas portugala urbo de la Centra regiono, provinco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 1 700 loĝantoj.

Vila Velha de Ródão
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 521  (2011) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 39′ N, 7° 40′ U (mapo)39.65-7.6666666666667Koordinatoj: 39° 39′ N, 7° 40′ U (mapo) [+]
Areo 330 km² (33 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Velha de Ródão (Portugalio)
Vila Velha de Ródão (Portugalio)
DEC
Vila Velha de Ródão
Vila Velha de Ródão
Situo de Vila Velha de Ródão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Velha de Ródão [+]
vdr

La urbo Vila Velha de Ródão estas sidejo de la municipo Vila Velha de Ródão, kun 329,91 km² de areo kaj 3 287 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kaj oriente kun la municipo Castelo Branco, sudoriente kun Hispanio, sude kun Nisa kaj okcidente kun Mação kaj Proença-a-Nova.

La loko As Portas de Ródão (Pordegoj de Ródão) estas natura monumento simbola de Vila Velha de Ródão, kunhavata kun la municipo Nisa.

Historio redakti

 
Kastelo de Vila Velha de Ródão.
 
Kastelo de Vila Velha de Ródão.

La kastelon tradicie oni atribuis al la reĝo de visigotoj Vambo (r. 672–680), sed modernaj historiistoj kredas, ke la strukturo devenas de gvatoturo de la epoko de islamanoj en Al Andalus. Poste, en la epoko de la kristana konkero kaj kadre de la Sendependigo de Portugalio, en la 12a jarcento, la strukturon oni rekonstruis, probable fare de anoj de la Ordeno de Templanoj, kaj en tiu epoko oni starigis ankaŭ kapeleto al la virgulino; ankoraŭ estas ermitejo ĉe la kastelo.

La historio de la areo rilatas al kruciĝo de du tradiciaj komunikvojoj:

  • La akso nord-suda komunikis inter Beira Baixa kaj Alto Alentejo, historie uzita kiel vojo por transmigra brutobredado survoje al la Serra da Estrela somere kiu trapasis la riveron Taĵo pere de boatpontoj; ĉar la nuntempan metalan ponton oni konstruis en 1888 kaj la trapasejo ĉe la akvobaraĵo de Fratel, aktuale integrita en la ŝoseo IP2, datas de 1973;
  • La akso orient-okcidenta de komuniko al marbordo, historie formata de la rivero Taĵo kaj uzita per velboatoj apogitaj pere de haŭlvojoj; la rivera transporto estis superita ekde 1891 fare de la fervoja transporto, pro la konstruado de la linio de la Beira Baixa, kiu inkludis stacion de Ródão; la nuntempa aŭto-ŝoseo A23 same sekvas tiun akson.

Submunicipoj redakti

 
Vidaĵo de la rivero Taĵo ĉe Vila Velha de Ródão.

Vila Velha de Ródão havas jenajn freguesías:

  • Fratel
  • Perais
  • Sarnadas de Ródão
  • Vila Velha de Ródão


Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Vila Velha de Ródão
  • Kapelo de Nossa Senhora do Castelo
  • Kapelo de Nossa Senhora da Alagada
  • Centro de Interpretado de Rokarto de la Valo de Taĵo
  • Preĝejo de Nossa Sr.ª da Conceição
  • Lagar de Varas
  • Pilorio de Vila Velha de Ródão

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti