Vila de Rei

Municipo en Portugalio

Vila de Rei estas portugala urbo de la Centra regiono, provinco Beira Baixa, subregiono Médio Tejo kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 2 497 loĝantoj.

Vila de Rei
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 452  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 8° 9′ U (mapo)39.683333333333-8.15Koordinatoj: 39° 41′ N, 8° 9′ U (mapo) [+]
Alto 432 m [+]
Areo 191 km² (19 100 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila de Rei (Portugalio)
Vila de Rei (Portugalio)
DEC
Vila de Rei
Vila de Rei
Situo de Vila de Rei

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila de Rei [+]
vdr

La urbo Vila de Rei estas sidejo de la municipo Vila de Rei, kun 191,55 km² de areo kaj 3 276 loĝantoj (2021), subdividita en tri freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Sertã, oriente kun Mação, sude kun Sardoal kaj Abrantes kaj okcidente kun Ferreira do Zêzere.

Je ĉirkaŭ 2 km de la sidejo de la municipo estas la Geodezia Centro de Kontinenta Portugalio, en la Serra da Melriça. Tie estas starigita monumento 20 m alta, nomita "Picoto", kio markas la centron de geodeziaj koordinatoj de la lando.

Historio redakti

 
Panoramo.

Vila de Rei ricevis foruon de la reĝo Dinis en 1285. Urbestroj de Vila de Rei estis de la familio Pacheco Pereira, de Porto.

La freguesia Fundada estis kreita en 1618, pro dismembriĝo de la etenda freguesia de Vila de Rei. La sidejo de tiu nova freguesia estas en Silveira: diference de plimulto de freguesias en Portugalio, la nomo de la sidejo ne estas tiu de la freguesia. Plej verŝajne en la sama epoko estis kreita la fregezio São João do Peso.

Submunicipoj redakti

 
Preĝejo de São João do Peso.

Vila de Rei havas jenajn freguesías:

  • Fundada
  • São João do Peso
  • Vila de Rei

Vidindaĵoj redakti

  • Geodezia Centro "Picoto"
  • Akvofalo Penedo Furado
  • Ardeza domaro Água Formosa
  • Riveraj banejoj
  • Akvomuelejoj
  • Pontoj kaj preĝejoj
  • Kvin muzeoj

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti