Vilao Krüger kun parko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La vilao de la verkisto, politikisto, scienculo kaj artkolektisto Herman Anders Krüger konstruitis en 1914/15 kaj troviĝas en Neudietendorf, Bergstraße nr 9.

Neudietendorf-Krügervilla-2

Historio redakti

Krüger unue studis teologion, poste en Lepsiko historion, germanistikon kaj nacian ekonomion. Li famiĝis kiel literaturhistoriisto. Multaj romanoj kaj teatraĵoj de li en multaj eldonoj publikigitis. En la 1920-a jaro li apartenis al la unua Turingia Landa Parlamento, estis de 1921-25 direktoro de la Landa biblioteko en Kastelo Friedenstein (Gotha) kaj de 1928-34 estro de la Landa biblioteko en Altenburg. En 1934 li maldungitis fare de la nazioj.

La bieno en Neudietendorf pli kaj pli evoluis al vigla centro de spirita kaj politika vivo. Tie ĉi kunvenis politikistoj kaj verkistoj kiel Martin Andersen NexøErnst Liebermann. Ampleksa biblioteko kun beletraĵoj kiel ankaŭ la artokolekto estis la kerno de la domo.

Priskribo redakti

La situon ĉe deklivo la domposedanto uzis por instali terasojn el kalkŝtono. Simetrie plantitaj bedoj estas ĉirkaŭataj de bukso. Aleo kun foliarboj kondukas onin al herbejo kun fruktoĝardeno unuiĝante interplektiĝintajn vojojn al diversaj arbogrupoj (aceroj, fagoj, tilioj, ornamaj arboj antaŭ ĉio) kaj al benkoj donantaj panoramon al diversaj vojaksoj.

Bazo por monumentprotektada reprodukto de la parko estis originala plantplano kiel ankaŭ historiaj fotoj. La flegado kaj rekonstruo de la parko rekomenciĝis en la 1995-a jaro sub la egido de amikara societo.

Eksteraj ligiloj redakti