La Villa Griffone estas bieno en la regiono Emilia-Romagna en Italio. Ĝi situas en malgranda vilaĝo Pontecchio inter Bologna kaj Sasso Marconi. Ĝi estis la naskiĝloko de la itala radio-pioniro Guglielmo Marconi. Guglielmo kaj lia frato Alfonso faris ekde 1895 en la supera etaĝo la unuajn eksperimentojn per radioondoj. La Villa kaj la areo nun estas posedata de la fondaĵo Fondazione Guglielmo Marconi. Tie troviĝas la muzeo Marconi, en kiu troviĝas la kolekto Bigazzi, kolekto de historiaj radio-aparatoj kaj biblioteko kun pli ol 2700 libroj. Oni povas viziti la vilaon kaj la muzeon post antaŭa aranĝo.

Villa Griffone
vilao
Estiĝo 17-a jarcento
Uzado
Uzado kiel muzeo
Adreso
Adreso Via Celestini 1, Pontecchio Marconi
Lando Italio
Situo Sasso Marconi
Adreso via Celestini 1 ‒ Pontecchio Marconi ‒ Sasso Marconi (BO)
Situo
Geografia situo 44° 25′ 53″ N, 11° 16′ 3″ O (mapo)44.43135311.267453Koordinatoj: 44° 25′ 53″ N, 11° 16′ 3″ O (mapo)
Villa Griffone (Italio)
Villa Griffone (Italio)
DEC
Villa Griffone
Villa Griffone
Situo de Villa Griffone
Map
Villa Griffone
vdr

Historio redakti

En la jaro 1600 simpla domo estis konstruita sur la tereno. Ĝi estis nomita laŭ la posedanto Villa Griffoni. Poste la bieno transiĝis al familio Patuzzi, kaj estis aĉetita en la jaro 1849 fare de la patro de Giuseppe Marconi. La familio Marconi havas pliajn posedaĵojn en Florenco kaj Livorno.

La Villa redakti

La bieno estas speciale grava, ĉar tie Guglielmo Marconi plievoluis tie la radio-teknikon. Lia patro faris tie bredadon de silkoraŭpoj. Guglielmo instalis en la supera etaĝo laboratorion, en kiu li povis fari siajn eksperimentojn. Li estis fascinita de la elektro. Li partoprenis en konkursoj pri plibonigo de baterioj kaj en 1895 li komencis siajn laborojn pri radioondoj.

Ĉar en Italio komence ne estis sufiĉe da intereso pri liaj projektoj, li iris al Britio. La bieno restis posedaĵo de la familio Marconi kaj Guglielmo pli poste returnis tien.

 
statuo de G. Marconi kaj segmento de la jaĥto Elettra

Nun la bieno estas la ĉefsidejo de la fondaĵo Fondazione Guglielmo Marconi. Je kelkaj etaĝoj oni povas vidi la kolekton de historiaj sendiloj kaj riceviloj, kiuj plejparte ankoraŭ estas funkciantaj. En la supera etaĝo estas aŭditorio. tie aranĝas seminariojn por siaj studentoj. Librovendejo apartenas al la muzeo.

En la ĝardeno staras statuo de Marconi farita de Antonio Berti kaj segmento de la jaĥto Elettra, la flosanta laboratorio.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Antique Radio Magazin, Nr. 93, 2009
  • Guglielmo Marconi Wireless Laureate, M. Giorgi, B. Valotti, 2010