Villabrázaro
Villabrázaro [biljaBRAzaro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Villabrázaro estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de Lazaro, nome aludo al iama loĝanto aŭ reloĝanto eble de mozaraboj.
Villabrázaro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49770 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 260 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 5° 44′ U (mapo)42.052777777778-5.7288888888889Koordinatoj: 42° 3′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 724 m [+] | ||
Areo | 23,27 km² (2 327 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villabrázaro [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villabrázaro kaj San Román del Valle, okupas totalan areon de 23,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 228 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 84 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Morales del Rey, La Torre del Valle, Matilla de Arzón, San Cristóbal de Entreviñas, Manganeses de la Polvorosa, Benavente kaj San Cristóbal de Entreviñas.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
En San Román del Valle, menciindas la iama konvento de Nuestra Señora del Valle, gotika konstruaĵo de la 15-a jarcento el kiu oni konservas elstaran barokan fasadon kaj en kiu estis origine la tegmenta kasonaro kiu aktuale ornamas la Turon de la Heliko de la Palac-hotelo de Benavente.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo, cerealoj) kaj brutobredado (kverkaroj). Lastatempe industrio kaj kultura kaj rura turismo plie ekgravis (rivero Órbigo).