Villaflores (Salamanca)

Villaflores [biljaFLOres] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco. Villaflores estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de Floroj.

Villaflores
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37406
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 5° 14′ U (mapo)41.083888888889-5.2333333333333Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 42,03 km² (4 203 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaflores (Provinco Salamanko)
Villaflores (Provinco Salamanko)
DEC
Villaflores
Villaflores
Situo de Villaflores
Villaflores (Hispanio)
Villaflores (Hispanio)
DEC
Villaflores
Villaflores
Situo de Villaflores

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaflores, Salamanca [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villaflores kaj la nune senhomaj Mazores Nuevo, Mazores Viejo kaj Morquera, okupas totalan areon de 42,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Vallesa de la Guareña, Cantalapiedra, Cantalpino, Palaciosrubios kaj Poveda de las Cintas. Ĝi distas 42 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti