Villarino de los Aires

Villarino de los Aires [biljaRIno] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Arribes del Duero. Villarino de los Aires estas tradukebla etimologie al Vilaĝeto de la Ventoj.

Villarino de los Aires
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 775  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 6° 28′ U (mapo)41.269166666667-6.4691666666667Koordinatoj: 41° 16′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 603 m [+]
Areo 102,65 km² (10 265 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarino de los Aires (Provinco Salamanko)
Villarino de los Aires (Provinco Salamanko)
DEC
Villarino de los Aires
Villarino de los Aires
Situo de Villarino de los Aires
Villarino de los Aires (Hispanio)
Villarino de los Aires (Hispanio)
DEC
Villarino de los Aires
Villarino de los Aires
Situo de Villarino de los Aires

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarino de los Aires [+]
vdr
Vidaĵo el la rigardejo La Rachita.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villarino, Cabeza de Framontanos, Las Cañadas, La Zarza de Don Beltrán kaj la demaroj La Rachita kaj Santa Catalina, okupas totalan areon de 102,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 843 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Bemposta (Portugalio), Fermoselle (Provinco Zamora), Peredo da Bemposta (Portugalio), Trabanca kaj Pereña de la Ribera. Ĝi distas 85 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. La plago de filoksero kiu atakis la vitejojn de Villarino ĉirkaŭ 1890 rezultis en grava elmigrado al Kubo, tiam ankoraŭ hispana kolonio, sed jam milite, kaj en 1919 oni fondis la «Club Villarino» de Havano kiel renkontigejo por la lokanoj kaj tiu klubo ankoraŭ vivas.

La tradiciaj agrikulturo (vino kaj olivoj) kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas elektra transformejo ligita al la Akvobaraĵo de Almendra.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti