Villarmayor (Salamanca)

Villarmayor [biljarmaĜOR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Villarmayor estas tradukebla etimologie al Plejgranda Vilaĝo.

Villarmayor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37130
Demografio
Loĝantaro 165  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 5° 58′ U (mapo)41.014722222222-5.9719444444444Koordinatoj: 41° 1′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 826 m [+]
Areo 39,05 km² (3 905 ha) [+]
Villarmayor (Provinco Salamanko)
Villarmayor (Provinco Salamanko)
DEC
Villarmayor
Villarmayor
Situo de Villarmayor
Villarmayor (Hispanio)
Villarmayor (Hispanio)
DEC
Villarmayor
Villarmayor
Situo de Villarmayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarmayor, Salamanca [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Espino de los Doctores kaj Villarmayor, okupas totalan areon de 39,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 192 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti