Villeguillo [biljeGIljo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana kaj estas survoje de la Jakoba Vojo de Madrido.

Villeguillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40496
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 123  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 4° 35′ U (mapo)41.251666666667-4.5783333333333Koordinatoj: 41° 15′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 16,69 km² (1 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villeguillo (Provinco Segovio)
Villeguillo (Provinco Segovio)
DEC
Villeguillo
Villeguillo
Situo de Villeguillo
Villeguillo (Hispanio)
Villeguillo (Hispanio)
DEC
Villeguillo
Villeguillo
Situo de Villeguillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villeguillo [+]
vdr
Villeguillo en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el 1991.

Ĝi distas 60 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 50 km de Valadolido, kaj 148 km de Madrido kaj limas kun municipoj Llano de Olmedo (Valladolid), Villaverde de Íscar, Fuente-Olmedo (Valladolid), Coca kaj Fuente de Santa Cruz.

Historio redakti

Estas restaĵoj de Kalkolitiko. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1247 (kiel Vellaguiello).

Meze de la 13-a jarcento Aldeanueva del Codonal estis nomita Aldeanueva del Codonar, alude al loko en kiu oni elprenis bulŝtonojn el kiuj oni produktis elhakaĵojn por draŝiloj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro (kies simbolaj ŝlosiloj aperas en la blazono), la grenstokejo kaj la palaco de la markizoj de Herrera.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti