MÜHLE Vilmos (pro. my:le) estis hungara ĝardenkultivisto naskiĝinta en Kulm la 21-an de septembro 1845 kaj mortinta en Temeŝvaro la 15-an de septembro 1908.

Biografio redakti

Vilmos Mühle studis ĝardenkulturon eksterlande. En 1866 li iĝis ĉefĝardenisto de ĝardeno Niemetz. En 1875 li memstariĝis kaj fondis komercĝardenkulturadon, grajnokomercon kaj florvendejon. El siaj produktaĵoj li eksportis gravan kvanton. De 1885 li kultivis ankaŭ rozojn, li enkondukis plure da rozspecojn. De 1887 ĝis 1899 li eldonis la gazeton Rózsa Újság, inter 1889 – 1895 li eldonis ankaŭ en germana lingvo kun titolo Ungarische Rosenzeitung. Li akiris famon en Eŭropo per floroj Canna-, Crysanthemum- kaj Dahlia. Li faris ankaŭ arblernejon por ornamplantoj kaj fruktarboj.

Verkoj redakti

  • Ratschläge (Temesvár 1903);
  • Mühle’s Rathgeber für Gartenbau (Temesvár, 1904);
  • Mühle Vilmos tanácsadója a kertmívelésben (Temesvár, 1905).

Fonto redakti