Tabloklaviceno

(Alidirektita el Virginalo)

Tabloklaviceno (aŭ virginalomuselaro) estas konstruformo de klaviceno. Karakteriza estas, ke la kordoj pasas transverse al la klavaro, kio ebligis tablecan konstrumanieron, tiel ke oni povis uzi la instrumenton en fermita stato ankaŭ kiel bufedo aŭ simile. Tabloklaviceno kutime disponas pri nur malmultaj registroj. Tabloklaviceno havas du "sonantajn stegojn", kiuj ambaŭ kuŝas sur la resonancplanko, kio sekvigas varman, baztonan sonkarakteron. Krome la ekplukpunkto de la kordoj lokas pli centre. Male al tio je klaviceneto nur unu stego kuŝas sur la resonancplanko, la alia troviĝas sur la agordotrabo.

Tabloklaviceno (virginalo) de Ruckers, muzika muzeo, Parizo
Johannes Vermeer: sidanta klavicenludanto. La pentrita instrumento evidente estas de la muselara tipo

Per la almetado de la klavaro ĉe la instrumento estas difinita, je kiu loko la kordoj estas ekplukataj. Ĉe la plejmultaj instrumentoj la klavaro situas maldekstraflanke. Tial la kordoj estas plukataj simile al klaviceno resp. klaviceneto proksime de siaj finaĵoj. Ĉi tiujn instrumentojn oni nomas malvastasence virginalo.

Muselaro estas tabloklaviceno, je kiu la klavaro situas dekstraflanke. Ĉar la kordoj estas plukataj preskaŭ en la mezo, la sono estas tre baztona. La kordoj krome plej forte svingas en la mezo kaj emas do generi krombruetojn. Muselaroj ofte havas t.n. harpokordo-registron. Per tirado de ĉi tiu registro etaj metalhokoj estas lokitaj proksime de la baskordoj. Dum la svingado la kordoj batas kontraŭ la hoketoj, kio generas knaran tonon. La nomo de ĉi tiu registro devenas de la uzado de similaj mekanismoj ĉe historiaj harpoj (t.n. knarhokoj).

Vidu ankaŭ redakti

klaviceno, klaviceneto, tablopiano