Virgulino mamnutranta

Virgulino mamnutranta (latine Maria lactans) aŭ Madono mamnutranta estas bildo de la mamnutranta Madono Maria.

Majstro de la sankta Magdalena: Surtrona mamnutranta Madono kun sanktaj Petro kaj Leonardo, fino de la 13-a jarcento, Yale University Art Gallery, Nov-Haveno

Tia motivo jam troviĝis en malnova egipta kulturo, kie la diino Iziso mamnutras la knabon Horuso, kio simbolis fekundecon.

En Bizanco kaj en Okcident-Eŭropo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la bildo de Maria lactans ricevis jenan interpretadon: Kristo, infano estas Dio, kiu per la patrina mamo rilatas al la homaro.

En kelkaj fontkapeloj barokaj de pilgrimejoj, akvo trafluas la mamojn de la virgulina statuo, kiel ekzemple en Mariahilf, RengersbrunnMaria Ehrenberg.

Dum malfacilaĵoj por mamnutri aŭ tiel rilataj sanproblemoj, laŭregione virinoj preĝis antaŭ bildo aŭ statuo de mamnutranta virgulino, aŭ oferis vaksan replikon de siaj propraj mamoj kiel donaco.[1]

Fotogalerio redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Wolfgang Beinert, Heinrich Petri (Hrsg.): Handbuch der Marienkunde. Bd. 2, S. 536. Pustet, Regensburg 1997, ISBN 3-7917-1527-5

Eksteraj ligiloj redakti

  • [www.fisheaters.com/marialactans.html – Bildoj de mamnutranta virgulino]