Virina Birda Lago
Sinjorino-Bird-a Lago (angle Lady Bird Lake; antaŭe Urba Lago, angle Town Lake) estas rezervujo sur rivero Kolorado en la urbocentro de Aŭstino en Teksaso en Usono. La rezervujo estis formita en 1960 per la konstruado de akvobaraĵo Longhorn je ĝia orienta rando. La okcidenta fino de la lago estas barita per akvobaraĵo konstruita en 1939. La lago estis kreita por rego de inundoj, akvo-provizado, elektro-pova generado, kaj ripozo.
Virina Birda Lago | ||
---|---|---|
Vido de la lago al urbocentro de Aŭstino.
| ||
baraĵlago | ||
Situo | Sur rivero Kolorado en centra Aŭstino (Teksaso, Usono) | |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 30° 15′ 3″ N, 97° 42′ 49″ U (mapo)30.250833333333-97.713611111111Koordinatoj: 30° 15′ 3″ N, 97° 42′ 49″ U (mapo) | |
Supermara alteco | 428 ft (130 m) | |
Surfaca areo | 468 akreoj (1,89 km²) | |
Maksimuma profundo | 18 ft (5,5 m) | |
La lago estis renomita de "Urba Lago" ("Town Lake") al Lady Bird Lake per decido de la urba konsilio de Aŭstino de 26-a de julio de 2007. La nova nomo estas honora de Lady Bird Johnson, kiu estis la edzino de prezidento Lyndon B. Johnson kaj longe loĝis en la areo. Hazarde la nomo povas anglalingve signifi ankaŭ Kokcinela Lago.
Eksteraj ligiloj redakti
- Teksasaj Parkoj kaj Sovaĝa vivo: Urba Lago Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de Urba Lago Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine