Visitación Padilla

Visitación PADILLA (naskiĝis la  2-an de julio 1882(nun 1882-07-02) en Talanga, Francisco Morazán, mortis la 12-an de februaro 1960 en Comayagüela, Centra Distrikto, Honduro) estis instruistino kaj feminisma aktivulino.

Visitación Padilla
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1882 (1882-07-02)
en Talanga
Morto 12-an de februaro 1960 (1960-02-12) (77-jaraĝa)
en Tegucigalpo
Ŝtataneco Honduro
Okupo
Okupo instruisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • aktivulo
vdr

Padilla organizis mutualajn asociojn de Honduro, fortigis la kontraŭ-alkoholajn ligojn kaj estis fervora organizantino por la rajtoj de honduraj virinoj.

Vivo redakti

Visitación Padilla Irías, naskiĝis en la vilaĝo Ojo de Agua, jurisdikcio de la komunumo de Talanga, Departemento Francisco Morazán, en la Hondura Respubliko.[1] Ŝiaj gepatroj estis S-ro Hilario Padilla kaj S-ino Guadalupe "Lupe" Irías. Ŝi transloĝiĝis al la ĉefurbo Tegucigalpo, kie ŝi akiris sian Instruistan ateston pri Primara Edukado en 1909, poste en 1913 ŝi partoprenis la fondon de la “Ateneo de Honduras” kune kun literaturistoj Rafael Heliodoro Valle kaj Froylán Turcios, fariĝante konata per siaj organizaj kvalitoj. En 1917 ŝi estis fondinto de la gazeto de liberala tendenco “Juan Rafael Mora” en urbo Tegucigalpo.

Dum la interna milito de 1924, Padilla manifestiĝis en skriba formo, en la Boletín de la Defensa Nacional, en tiu sama jaro ŝi fondis la "Sociedad Cultural Femenina", en kiu ŝi gvidis grandan grupon de virinoj de la tegucigalpa socio,[Nota 1] tiu grupo en 1926 ricevis de la registaro de Doktoro Miguel Paz Barahona, per dekreto la “tagon de patrinoj”.

Padilla retiriĝis de instruado en 1929, la sekvan jaron (1930) ŝi estis invitita al la memorceremonio de la fondo de la Oficiala Gazeto La Gaceta kaj en 1934 formis la grupon “Zelaya Sierra” en postmorta memorigo al la hondura artisto, mastro Pablo Zelaya Sierra; estinte rumoro ke diktatoro Doktoro kaj generalo Tiburcio Carias Andino forlasus la diktatorecan administradon kiun li regis ekde 1936; Padilla, manifestiĝis en la paĝoj de la gazetoj “Orientación” kaj “Ciudadano” jaron poste, Carias retiriĝis de la registaro, kiel li tion esprimis kaj permesis ke ĝeneralaj elektoj estu organizitaj, kiuj estis gajnitaj de doktoro Juan Manuel Gálvez.

Solena ceremonio okazis la 25-an de januaro 1954, kiam la tiama prezidanto, la librotenisto Julio Lozano Díaz, agnoskis la rajtojn de virinoj kaj permesis voĉdonon de virinoj unuafoje en la Hondura Respubliko; Padilla, senlaca aktivulino ĉeestis.

Publikigitaj verkoj redakti

Krom esti kolumnistino de la gazeto “El Nacional”, ŝi verkis la porinfanan legolibron Azucenas kaj la eseon Pasatiempos e Historias de la Educación Pública Hondureña.

Postmortaj honorigoj redakti

  • Ŝia portreto aperas sur la poŝtmarko de L 0,02.[2]
  • Porpaca virina movado “Visitación Padilla”.
  • Deklarita 2010, kiel Jaro de Visitación Padilla.

Bibliografio redakti

Diccionario de Personalidades de Honduras/Padilla, Visitación.

Notoj redakti

  1. Graciela Amaya de García, Antonieta, Jesús, Mariana y Ceferina Elvir, María Luisa Medina, Eva Sofía Dávila, Goya Isabel López, Flora Suazo, Ángela y Genoveva Andino, Natalia Triminio, Rosita Amador, Juana Ochoa, Sofía Vega, María López, Adriana Hernández, Florencia Padilla, Rosa Flores

Referencoj redakti

  1. Honduras Laboral/Visitación Padilla [1]
  2. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Visitación Padilla en la hispana Vikipedio.