Vladimír Mohapl, (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1919 - mortis la 6-an de aŭgusto 2012) estis ĉeĥa esperantisto, aktivulo en Olomouc, honora membro de ĈEA kaj honora membro de Esperanto-klubo en Olomouc.

Vladimír Mohapl
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1919 (1919-08-08)
en Olomouc
Morto 6-an de aŭgusto 2012 (2012-08-06) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Doktoro pri juro. La studadon de juro li komencis antaŭ la 2-a mondmilito, sed ĉar la ĉeĥajn universitatojn la okupaciantoj fermis, li povis finstudi nur post la milito.

Esperantisto ekde 1936 kiel lernanto de Henrik Seppik. Li fariĝis membro de studenta esperantista grupo ĉe Studenthejmo en Olomouc. Post la milito li denove aktivis en Esperantujo. La unua postmilita kunveno (19.9.1946) lin elektis kiel prezidanton de la klubo en Olomouc. Tiun funkcion li plenumis ĝis 1973 kaj poste denove post 1983 kiel pensiulo. Li laboris ankaŭ kiel regiona komisiito, redaktoro de Informilo (Olomouc). En tiu funkcio li organizis dekon da regionaj kunvenoj kun prelega programo.

En 1952 estis la esperantista organizo en Ĉeĥoslovakio likvidita. D-ro Mohapl sukcesis envicigi la esperantistan rondeton sub la aŭspicion de Kultura Societo de Nacia Komitato, kie la klubo funkciis ĝis 1990. Por 20-21 oktobro 1956 li aranĝis tutlandan kongreson, kiu klopodis refondi la asocion, sed la ŝtata polico en lasta momento malpermesis okazigo.

Post revivigo de organizita movado li fariĝis membro de revizia kaj kontrola komisiono de ĈEA.

Verkoj redakti

  • 90 jaroj de la Esperanto-movado en Olomouc (2001)