Voĉoj de la Senvoĉuloj
Voĉoj de la Senvoĉuloj estas 62-paĝa raporto, kiu celas senvualigi la realon de homaj rajtoj en Nord-Koreio. Ĝi estas eldonita de la Korea Instituto por Nacia Unuigo (KINU), nome NeRegistara Organizo en Sud-Koreio. La aŭtoroj estas Wootae Lee, esplor-subvenciito, Kyu chang Lee, supera esplor-subvenciito, kaj Yongwoo Na, esplor-subvenciito, ĉiuj de la Korea Instituto por Nacia Unuigo. La libro "Voĉoj de la Senvoĉuloj" estas resumo de "Blanka libro pri Homaj Rajtoj en Nord-Koreio 2022" same eldonita de KINU. ISBN 9791165891305.
La enhavo strukturiĝas je tri partoj:
- Kompreni Nord-Koreion
- Atencoj al Homaj Rajtoj sub la reĝimo de Kim Jong-Un
- Klopodoj de la internacia komunumo plibonigi la situacion de Homaj Rajtoj en Nord-Koreio
La verko estis tradukita en Esperanton en 2023. Ĝi aldoniĝas al la jam konata verko "Ĉu ili diras al ni la veron?" aperinta en 2007 en Esperanto, kiu traktas la torturojn en la koncentrejoj de tiu ŝtato.