Voĉoj de la senvoĉuloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Voĉoj de la senvoĉuloj estas raporto, kiu celas senvualigi la realon de homaj rajtoj en Nord-Koreio. Ĝi baziĝas sur la opinioj de la aŭtoroj kaj ne nepre spegulas la oficialan opinion de la Korea Instituto por Nacia Unuigo (KINU), nome ŝtata instanco de la sudkorea registaro, kiu ĉiuokaze eldonas la publikaĵon. La aŭtoroj estas Wootae Lee, esplor-subvenciito, Kyu chang Lee, supera esplor-subvenciito, kaj Yongwoo Na, esplor-subvenciito, ĉiuj de la Korea Instituto por Nacia Unuigo.

La enhavo strukturiĝas je tri partoj, nome la jenaj:

  • Kompreni Nord-Koreion
  • Atencoj al Homaj Rajtoj sub la reĝimo de Kim Jong-Un
  • Klopodoj de la internacia komunumo plibonigi la situacion de Homaj Rajtoj en Nord-Koreio

La verko estas tradukita en Esperanton.

Eksteraj ligiloj

redakti