Vogelmann
apartigilo
Vogelmann estas familia nomo ofte en suda Germanio, Aŭstrio kaj Svisio. La vorto venas de la germana vorto „Vogel“ t.e. birdo. Temas pri homo kiu okupiĝas pri birdoj.
Famaj nomportantoj redakti
- Bruno Vogelmann (1909–2002) germana komercisto kaj esperantisto
- Ernst Franz Vogelmann (1915–2003), germana enterprenisto
- Karl-Heinz Vogelmann (1927–2011), germana fotisto
- Ludwig Vogelmann (1478–1531), ŝvaba urboskribisto
- Tina Vogelmann (* 1985), germana bilardistino