Voice of Baceprot (ankaŭ mallongigita VoB) estas trimembra ina metalroka muzikgrupo kiu ekestis en 2014 en Kabupaten de Garut, en la indonezia provinco okcidenta Javo[1]. Dum Anugerah Musik Indonesia, ili gajnis la premion Best Rock Duo/Group/Collaboration por sia unuopaĵo "God, Allow Me (Please) To Play Music"[2].

Basgitaristo Widi Rahmawati de VoB dum la festivalo Valkhof en Nederlando (2022).

"Voice of Baceprot" signifas laŭvorte "brua voĉo" aŭ "parolema voĉo" en la sunda lingvo, la lingvo kiun la membroj de Baceprot parolas[3].

Estante islamanoj, la membroj de Voice of Baceprot portas la hiĝabon kaj T-ĉemizon portante la alternativan nomon de la grupo VoB[4]. La grupo estis konfrontita al religia konservativismo de iuj en Indonezio, ricevante eĉ mortominacojn[4].

La kantoj, plej ofte en la angla pro pli larĝa populareco, traktas sociajn problemojn kiel religia toleremo, la indonezia eduksistemo kaj tutmonda varmiĝo[4]. VoB publikigis unuopaĵon titolitan "The enemy on Earth is You" (La malamiko de la tero estas vi) la 18-an de majo 2023[5]. Samtempe, VoB ankaŭ aliĝis al la tutmonda movado. "Music Declares Emergency" kune kun pli ol 6 000 aliaj artistoj kaj artlaboristoj de la muzika industrio por pliigi publikan konscion pri klimata ŝanĝiĝo[6].

Ekde ĝia komenco, Voice of Baceprot estis inspiro por multaj homoj, precipe junaj virinoj, por postkuri siajn revojn kaj kuraĝi esprimi sin per muziko.  Ili estas ne nur grupo, sed ankaŭ estas simbolo de kuraĝo kaj libera opiniumado. Per la muziko, kiun ili produktas, Voce of Baceprot sukcesis trarompi kulturajn limojn kaj montri ke muziko estas universala lingvo, kiu povas inspiri kaj unuigi homojn el diversaj fonoj.

Referencoj

redakti
  1. (indonezia) Ghani, Hakim. "Voice of Baceprot: Berasal dari Pelosok Garut ke Panggung Dunia". detikjabar.
  2. (en) “Daftar Lengkap Pemenang AMI Awards 2022”, CNN Indonesiia, la 14-an de oktobro 2022.
  3. (en) Marcel Thee, Muslim girls rock, but not about religion, Nikkei Asian Review,‎ la 18-an de septembre 2019.
  4. 4,0 4,1 4,2 (en) Kate Lamb, The schoolgirl thrash metal band smashing stereotypes in Indonesia, The Guardian,‎ la 9-an de junio 2017
  5. (en) Carter, Emily (la 18-an de majo 2023). "Voice Of Baceprot unveil climate change protest song, The Enemy Of Earth Is You".
  6. (en) Music Declares Emergency

Eksteraj ligiloj

redakti