EdE-V

Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp.

Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.

Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon - ĉefan mastrumobjekton de somali-popolo.

S. Marin en artikolo „Mortpezo kaj efikeco“ citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2-3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj.

En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn - ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buĉokamelino, kamelareto, ktp.

Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la internaciajn bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo.

Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj. [1]

Referencoj redakti

  1. DREZEN, Skizoj, p: 33-35.