Malfermi la ĉefan menuon

Walter John CLARK [klark] (naskiĝinta en 1881; mortinta 30-jara la 18-an de majo 1911) estis angla esperantisto. Li finance kaj labore subtenis la movadon enlande kaj internacie. Li verkis la bonegan historian verkon International Language, Past, Present, and Future (1907).

Walter J. Clark doktoriĝis en 1901 ĉe la universitato de Lepsiko per germanlingva disertaĵo pri George Byron kaj la romantisma poezio en Francio (Byron und die romantische Poesie in Frankreich). Krome li studis lituraron kaj juron en Parizo kaj en Oxford.

Rete legeblasRedakti

International Language, Past, Present, and Future