Walo Linder

(Alidirektita el Walter Linder)

Walter LINDER, en la arta vivo Walo LINDER (naskita la 1905 en Bolligen; mortinta la 20-an de januaro 1979 en Walenstadt) estis svisa muzikisto kaj muzikistarestro.

Linder studis por instruistiĝi, sed li faris muzikan karieron. Kun Teddy Stauffer li fondis la mondfaman bandon „Original Teddies“. De jaro 1947 ĝis 1970 li estis konata estro de amuza sekcio de svisa radio en Zuriĥo (Radiostudio Zürich).

Li fondis en jaro 1974 por la artistoj premion "Ora Telo" (germane "Goldener Tell"), kiun oni alinomis "premio Walo" omaĝe al li en 1980.