Walter Severn

(Alidirektita el Walter SEVERN)

EdE-S

Walter SEVERN, anglo, instruisto. Nask. 26 apr. 1883 en Worcester. Dum multaj jaroj laika predikanto en la anglikana eklezio. Predikis ĉe tri BE Kongresoj. Oficiale instruas E-n en ŝtata lernejo. La reĝa inspektoro raportis en 1921 por celoj de la Ligo de la Nacioj pri lia lernejo: „La infanoj en Worcester korespondas kun 27 landoj. . . La instruistoj diras, ke la infanoj parolas pli bone, skribas pli bonajn verkaĵojn kaj pli kapablas sekvi la komplikan analizon de la angla gramatiko. La inspektoroj, kiuj vizitis la. . . lernejojn, konfirmas tiun konstaton.“ Verkis multajn artikolojn kaj poemojn.

Tradukoj redakti

George Norway: La aventuroj de Marteno Drake (1936). Eld. The Esperanto Publishing Company Limited.

 
 Tiu ĉi libro kiu estas la dektria en la serio de la Populara Esperanto-Biblioteko, estas la tre komplika rakonto pri la mirindaj aventuroj de angla knabo kiu longe serĉis kaj fin fine tro vis sian patron, kiu pro kontrabando estis kondamnita al elkzilo kaj punlaboro.

La tradukinto kiu estas la konata W . Severn, kiu dum tiom da jaroj prizorgis la studentan angulon en « The British Esperantist » faris bonan, grandan kaj laŭdindan laboron. « The Esperanto Publishing Company » povas esti kontenta pri sia lasta eldonaĵo, kvankam oni forgesis meti la titolon de la libro sur la tolbindaĵo, kaj mencii la P.O.B.-signon, ion kion oni faris ĉe la antaŭaj eldonaĵoj de tiu serio.

Tiu ĉi rimarketo tute ne celas malgrandigi la valoron de la verko, kiun ni povas rekomendi al novuloj, same kiel al plenperfektiĝintoj. 
— Belga esperantisto n245 (jul 1937)