Waltersdorf (Saksa Svislando)
La vilaĝo Waltersdorf troviĝas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro sur altebenaĵo inter Polenztal kaj Lilienstein.
Historio redakti
Je la komenco de la 19-a jarcento evoluis kolonio el vilaoj por feriaj gastoj (Tiu parto de la vilaĝo nomiĝas Neuporschdorf).
Turismo redakti
El turisma vidpunkto Waltersdorf estas en tre favora situo. Ĝi ofertas sin kiel elirpunkto al la famaj turismaj celoj:
- Lilienstein
- Bastei
- Brand
- Hohnstein, kiuj atingeblas perpiede dum malpli ol unu horo.
Administra aparteno redakti
Waltersdorf estis parto de la eksa komunumo Porschdorf kiu konsistas krome el la samnoma ĉefloko situanta sudokcidente de Waltersdorf en valo de la rojo Lachsbach kaj Prossen kiu troviĝas sude ĉe la rivero Elbo. Nun ĉiuj loĝlokoj apartenas al la urbo Bad Schandau.