Wascheid estas komunuma parto de la komunumo Gondenbrett en la distrikto Bitburg-Prüm en Rejnlando-Palatinato.

Situo redakti

Wascheid situas en la valo de la rivereto Mehlenbach, kiu preterfluas ĉe la orienta rando de la vilaĝo. Norde etendiĝas granda arbaro. La strato K 180 iras de Gondenbrett en la vilaĝon. La ŝoseo K 187 ligas la ŝoseon K 180 de la vilaĝa enirejo al la B 265. Sude situas la najbara vilaĝo kaj samtempe la ĉefa loko de la komunumo Gondenbrett. Wascheid situas en la Schneifel

Historio redakti

Unuafoje menciita de dokumento estis Wascheid en la jaro 1514 kiel Wasserscheid. La vilaĝo verŝajne fondiĝis je la fino de la lasta mezepoka senarbariga fazo.

Origine la vilaĝo estis posedaĵo de la abatejo Prüm. Ĝis la fino de la 18a jarcento ĝi apartenis al la ŝoltisejo Gondenbrett en la elekttrevira Amto Prüm.[1] Post la okupado de la Maldeksta Rejna bordo (1794) en la unua revolucia milito Wascheid apartenis de 1798 ĝis 1814 al la kantono Prüm en la sardepartemento.

La Viena kongreso donis la regionon kaj do ankaŭ Wascheid 1815 al la reĝlando Prusio. Sub la prusa administrado Wascheid estis parto de la vilaĝestrejo Olzheim kaj ekde 1816 al la distrikto Prüm en la distriktaro Trier.

Ekde la 1a de januaro 1971 la ĝis tiam sendependa komunumo Wascheid kun siaj tiamaj 175 loĝantoj iĝis komunumparto de la nove fondita komunumo Gondenbrett.[2]

Vidindaĵoj redakti

  • la rom-katolika kapelo „nomo Jesuo“ de la jaro 1797

Referencoj redakti

  1. Wilhelm Fabricius: Erläuterungen zum geschichtlichen Atlas der Rheinprovinz, 2. Band: Die Karte von 1789. Bonn 1898, S. 122.
  2. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz – Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006 Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 177 (PDF; 2,6 MB)