Way Down East (esperante "For Orienten") estas usona, drama muta filmo aperinta en 1920 kaj reĝisorita de David Wark Griffith. Ĝi estis adaptita el la teatraĵo Way Down East verkita de Lottie Blair Parker.

Way Down East
muta filmo
Produktadlando Usono
Originala lingvo Muta filmo (anglaj subtekstoj)
Kina aperdato 3-a de septembro 1920
Ĝenro Dramo
Kameraado Billy Bitzer, Hendrik Sartov
Reĝisoro(j) David Wark Griffith
Produktisto(j) David Wark Griffith
Scenaro Anthony Paul Kelly • David Wark Griffith
Filmita en Usono
Muziko de Louis Silvers
Ĉefrolantoj Lillian Gish
Richard Barthelmess
Lowell Sherman
Burr McIntosh
Produktinta firmao D.W. Griffith Productions
IMDb
vdr

La filmo temas pri la sociaj rilatoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj pri la maniero, laŭ kiu riĉa viro trompas malriĉan kaj junan virinon per falsa edziĝo, kiam si fariĝas graveda. La filmo sekve priskribas la malfacilan vivon de la virino, Anna. Ĝi estis unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de Griffith.