Weisshorn (monto)
Weisshorn (en Esperanto ankaŭ Blanka Korno) estas monto en la Valezaj Alpoj en sudokcidenta Svislando kun alteco de 4505 m s. m. Weisshorn respektive Blanka Korno estas piramido konsistanta el tri krestoj, kiu laŭ beleco kaj impreso estas absolute komparebla kun Materhorno.
Weisshorn | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 4 505 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Valezaj Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 621456 / 105580 (mapo)46.1013888888897.7161111111111Koordinatoj: 46° 6′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621456 / 105580 (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 19-an de aŭgusto 1861 de John Tyndall, Johann Joseph Brennen kaj Ulrich Wenger | ||
Plej facila montgrimpo | tra orienta kresto | ||
Unua grimo
redaktiLa unua gripo okazis la 19-an de aŭgusto 1861 per John Tyndall, Johann Joseph Brennen de Steinhaus VS kaj Ulrich Wenger tra la orientkresto, kiu estas la hodiaŭa ordinara grimpvojo.
La sudorienta kresto (Schaligrat), estas la plej malfacile grimpebla de la tri krestoj de Weisshorn. Ĝin unuan fojon suprengrimpis la 2-an de septembro 1895 Joseph M. Biner, Ambros Imboden kaj la anglo Edward Broome. La nordkreston utiligis la unuan fojon H. Biehly und H. Burgener kaj la 21-an de septembro 1898.