Lago Werbellinsee [verbelinze] situas norde en distrikto Barnim en Brandenburgio (Germanio), en vivulara rezervejo Schorfheide-Chorin.

Werbellinsee
lago
Speco de la lago purakva
Ĉefaj fontoj kanaleto el lago Grimnitzsee
Ĉefaj elfluoj Werbellinkanalo
Setlejoj Joachimsthal
Landoj de la baseno Germanio
Datenoj
Koordinatoj 52° 56′ 0″ N, 13° 43′ 0″ O (mapo)52.93333333333313.71666666666743.2Koordinatoj: 52° 56′ 0″ N, 13° 43′ 0″ O (mapo)
Werbellinsee (Brandenburgio)
Werbellinsee (Brandenburgio)
DEC
Werbellinsee
Werbellinsee
Map
Werbellinsee
Supermara alteco 43,2 m[1]
Surfaca areo 7,65 km²f5
Maksimuma longo 10 kmf6
Maksimuma larĝo 1,5 kmf7
Maksimuma profundo 55 mf10
vdr

Ekesto redakti

Werbellinsee ekestis en la lasta glaciepoko kiel tipa glaĉerflua lago. Degelinta akvo fluanta sub glaĉero forportis materialon kaj tiel entranĉis profundajn fosaĵojn. La fiksa rest-glaciaĵo en la fluejo protektis ties krutajn flankojn de erozio.

Trafiko redakti

Sur la lago somere trafikas liniaj turismaj ŝipoj.

La lago estas ligita al la oceanoj per la kanaloj Werbellinkanal kaj Oder-Havel-Kanal. Tiel maraj jaĥtoj povas viziti la lagon.

Referenco redakti