Werner Brix

aŭstra kabaredisto kaj aktoro

Werner Brix (naskiĝis la 7-an de decembro 1964 en Vieno) estas aŭstra kabared-artisto kaj aktoro.

Werner Brix
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1964 (1964-12-07) (59-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • kabaredisto
TTT
Retejo http://www.brix.at
vdr

Vivo redakti

Brix kreskis en Klosterneuburg. Li diplomiĝis de la Supera Teknika Instituto por Telekomunikado en Vieno. Sekve li laboris en industria entrepreno dum ses jaroj. Samtempe li partoprenis en amatora teatro. Brix prenis lecionojn pri aktorado de Monika Pagnieux (Le Coq), Erika Mottl, Herwig Seeböck kaj Giora Seeliger. Li laboras kiel liberprofesia aktoro kaj reĝisoro ekde 1987. De 1991 ĝis 1993, li transprenis la direktadon de la kabareda teatro "Spektakel" ("spektaklo").

En 1995 li debutis kiel kabareda artisto kun sia unua sola programo ĉe la kabaredo Niedermair en Vieno, sekvita de naŭ pliaj solaj programoj ĝis 2016. Inter la jaroj 2005 kaj 2008 li aperis ankaŭ kun la kolega kabaredisto Gregor Seberg en komuna programo. Brix ricevis plurajn premiojn pro sia kabareda laboro.

Aldone al sia kabaredista kariero, Brix aperas kiel teatra aktoro, aperas en longaj filmoj kaj pluraj televidaj produktadoj. Malantaŭ la kamerao, li laboras kiel reĝisoro kaj scenaristo kaj disvolvas filmajn konceptojn por kompanioj. Li ankaŭ aranĝas aktorajn metiejojn en Aŭstrio kaj Germanio kaj trejnas komercistojn kaj politikistojn. Li docentas kaj instruas en kursoj ĉe la Universitato de Kaselo.

Eksteraj ligiloj redakti