Werner Plate

germana esperantisto

Werner PLATE (naskiĝis la 18-an de septembro 1913, mortis la 27-an de junio 2001[1]) estis honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Werner Plate
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1913 (1913-09-18)
Morto 27-an de junio 2001 (2001-06-27) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lia Esperantista vivo redakti

1920-aj 1930-aj jaroj redakti

Jam en 1928 Werner lernis Esperanton ĉe Rudi Graetz. En 1932 li gvidis kurson en la urboj Rostock, Doberan kaj Schwaan.

Post 1965 redakti

Aktiva jam kiel junulo en Germana Laborista Esperanto-Asocio, post 1965 li kunkonstruis la re-permesitan movadon en Germana Demokratia Respubliko kaj ekde 1977 ĝis la unuiĝo estis membro de la Centra Estraro de ties Esperanto-asocio (GDREA). De 1968 ĝis 1996 li estis redaktoro de BALTA MARO INFORMILO. De 1978 ĝis 1987 li estis estro de la distrikta estraro Rostock.

En 1983 Werner Plate partoprenis la 68-an UK en la bulgara urbo Varna kaj en 1984 li partoprenis la 22-an tutpolan esperanto-kongreson en Ŝtetino.

Post 1990 redakti

En 1991 li ricevis la honoran estrecon de LAMA kaj en 1994 li fariĝis honora membro de GEA, dum la 72-a Germana Esperanto-kongreso, en Kiel.

Referenco redakti

  1. Laŭ "Esperanto aktuell", 4/01, paĝo 19

Fonto redakti

  • Esperanto oktobro 2001
  • Ralf Kuse. (1999) Esperanto in Mecklenburg unf Vorpommern. Eine Chronik 1905 - 1998. Fakten - Daten - Namen. Landesverband Mecklenburg-Vorpommern des Deutschen Esperanto-Bundes e.V.. ISBN 3-924409-04-8., paĝoj 111, 257-258