Wikilingue

La projekto Wikilingue (Wikilingue.com Beta, 2010), simila al projekto WikiTrans, proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. La aŭtomata tradukado entenas multajn erarojn: vikisintaksaĵoj ne tradukitaj aŭ senutile tradukitaj, vortoj netradukitaj aŭ fuŝtradukitaj, ktp. La retejo provizas informojn nek pri celoj, nek pri aŭtoroj. Laŭ ĉefpaĝo estas troveblaj artikoloj en jenaj lingvoj :

deirlingvo kataluna hispana franca galega portugala
Miloj da detradukitaj artikoloj 160+ 360+ 900+ 80+ 400+
Cellingvoj -
-
hispana
franca
-
-
kataluna
esperanta
-
franca
galega
portugala
kataluna
-
hispana
-
-
-
-
-
hispana
-
-
portugala
kataluna
-
hispana
-
galega
portugala

Ŝajnas ke la projekto estas ligita kun wikilingua, projekto provizi "la plej ampleksan katalunlingvan enciklopedion en la mondo", per aŭtomata traduko al la kataluna el vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj.

WikiLingua.net redakti

esperantigita el wikilingua

Kio estas WikiLingua.net? redakti

  • Ĝi estas la plej granda enciklopedio en la kataluna en la mondo
    • Bazita sur la vikipedioj en diversaj lingvoj kaj sur propra teĥnologio ĝi interaktive adaptas la entenon plibonigante ĝin ĉiufoje. Ĝi proponas entenon en la kataluna, per tradukoj korektaj je 95%, garantiante tute kompreneblan kaj komfortan legon.
  • Ĝi estas bona informfonto alikaze ne alirebla kaj pli bona ol la konvenciaj tradukiloj.
    • Ĝi proponas informon ne trovebla per iu ajn serĉilo. Aliflanke ĝi estas bazita sur tre potenca tradukilo malfacile alirebla al la publiko, kaj bazita sur homa decido pri kio estas plej bona traduko kaj kio estas nekomprenebla teksto.
  • Ĝi estas rapida
    • Ne necesas atendi ke malrapidaj programoj faru la laboron en la momento, kaj tamen la aliro estas same tuja kiel al ajna alia retpaĝo.

Kio NE estas WikiLingua.net? redakti

  • Ĝi ne estas klono de Vikipedio
    • La enteno kiun oni tie trovas estas bazita sur malsamaj vikipedioj, sed ĝi ne estas trovebla en la Vikipedio kaj ankaŭ ne en la kataluna
  • Ĝi ne estas mallerta traduko
    • La tradukita enteno havas altan trafnivelon, ĝi enkalkulas la apartecojn de la deir- kaj cel-lingvoj, kaj de ties parolantoj. La homa ago kaj lingvistika kono estas necesaj por vidi kiam traduko estas akurata aŭ ne
  • Ĝi ne estas anstataŭanto de Vikipedio
    • Loĝike Vikipedio en la kataluna devus eventuale enteni ĉiun korekte adaptitan entenon. WikiLingua.net simple proponas antaŭguston de kio povos iam fariĝi la vikipedio en la kataluna.
  • Ĝi ne estas kontraŭleĝa
    • Evidente la permesilo estas GPL same kiel postulas Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti