Wikiwand estas programara interfaco disvolvita por vidi artikolojn de Vikipedio[1] kun reklam-bazita enspeziga modelo, havebla por pluraj popularaj TTT-legiloj (retumiloj).

Logoo de Wikiwand
Ekrankopio de Wikiwand

Historio redakti

Wikiwand (origine WikiWand, "Wand" estas la angla vorto por "sorĉbastono", kiu mirakle donas ravan aspekton al la tede aspekta origina Wiki-paĝo) estis fondita en 2013 fare de Lior Grossman kaj Ilan Lewin.[2] Oficiale lanĉita en aŭgusto 2014,[3] la interfaco inkludas flankan menuon, supran navigadon, personecigitajn ligilojn al aliaj lingvoj, novan tipografion, kaj aliron al antaŭrigardoj de ligitaj artikoloj.[4] La listo de enhavoj estas konstante montrita sur la maldekstra flanko.[5]

Grossman disvolvis ĝin por superi sian frustriĝon kun Vikipedio, argumentante ke "Tio ne havas sencon por ni, ke la kvina plej populara retejo en la mondo, uzata de duonmiliardo da homoj, havas interfacon kiu ne estis ĝisdatigita dum pli ol jardeko. Ni trovis la Vikipedian interfacon malorda, malfacile legebla (grandaj blokoj de malgranda teksto), malfacile navigebla, kaj mankohava en terminoj de uzebleco. "[6]

Havebleco redakti

La interfaco estas havebla por Google Chrome, Safari kaj Firefox same kiel tra la retejo de Wikiwand. En marto 2015, Wikiwand aperigis iOS programon por iPhone kaj iPad.[7]

Financado redakti

Wikiwand povis levi $ 600.000 por apogi la disvolviĝon de la plibonigita interfaco. La entrepreno esperas enspezi per la produkto integrante reklamojn por lernolibroj, artikoloj kaj klasoj. Ĝi deklaris ke ĝi intencas donaci 30% de siaj profitoj al la Fondaĵo Vikimedio.[6][8]

Referencoj redakti

  1. Jillian Wong (21 aŭgusto 2014). ‘WikiWand’ Gives Wikipedia Clean New Layout For A Better Reading Experience. Taxi. Arkivita el la originalo je 2016-09-19. Alirita 22 aŭgusto 2014.
  2. WikiWand. CrunchBase. Alirita 22 aŭgusto 2014.
  3. WikiWand. Twitter. Alirita 22 aŭgusto 2014.
  4. Martin Brinkmann (14 aŭgusto 2014). WikiWand is a modernized Wikipedia frontend. ghacks.net. Alirita 22 aŭgusto 2014.
  5. WikiWand makes Wikipedia beautiful. TNW. Alirita 22 aŭgusto 2014.
  6. 6,0 6,1 Web App WikiWand Raises $600,000 To Give Wikipedia A New Interface. techcrunch.com (2 aŭgusto 2014). Alirita 22 aŭgusto 2014.
  7. Zach Epstein (18 marto 2015). New free iPhone app transforms Wikipedia into a stunning interactive experience. Yahoo. Alirita 26 marto 2015.[rompita ligilo]
  8. About - Wikiwand (angle). Wikiwand. Arkivita el la originalo je 2015-02-08. Alirita 2016-02-12.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wikiwand en la angla Vikipedio.