Wilhelm Budde (teologo)

Wilhelm BUDDE (naskiĝinta en Unna en 1786, mortinta en 1860[1]) estis germana teologo kaj predikisto. Li portis la pseŭdonimon Astralis en romantikismaj literaturrondoj.

Dum studoj en Heidelberg li amikiĝis kun Friedrich Strauß, Aloys Wilhelm Schreiber kaj Otto von Loeben. Kune ili formis la societon Eleusischer Bund. Post studoj en Heidelberg (de majo 1807 ĝis aprilo 1808) li studis teologion en Halle (Saale). Ekde 1810 li deĵoris kiel reformita predikisto kaj religiinstruisto.

Literaturo redakti

  • Karl Budde (eld.): Wilhelm Buddes Heidelberger Tagebücher aus den Jahren 1807 und 1808 (=Neue Heidelberger Jahrbücher, 22 kaj 21), Heidelberg 1920
  • Hamberger/Meusel: Das gelehrte Teutschland, kvina eldono, vol. 22,1. 1829

Notoj redakti