Wilhelm von Christ

Wilhelm von CHRIST (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1831 en Geisenheim, mortinta la 8-an de februaro 1906 en Munkeno) estis germana klasika filologo.

Wilhelm von Christ
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1831 (1831-08-02)
en Geisenheim
Morto 8-an de februaro 1906 (1906-02-08) (74-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Christ sekvis sian instruiston Karl Halm (el tagoj ĉe la gimnazio de Hadamar, en 1850 al la Universitato de Munkeno. Tie li lernadis krome ĉe Friedrich Thiersch, Karl von Prantl kaj speciale ĉe Leonhard Spengel. En Berlino li finis la studojn (de ĉe Friedrich Adolf Trendelenburg, August Boeckh kaj Franz Bopp) en 1853 per doktoriĝo. Samjare li iĝis instruisto ĉe Max-gimnazio en Munkeno. En 1858 elektis lin la Bavaria akademio de la sciencoj eksterorda, en 1864 orda membro. En 1860 Christ iĝis eksterorda profesoro Munkene kaj konservisto ĉe Antiquarium, kolekto de antikvaĵoj en Munkeno. Orda profesoreco venis en 1863 kaj en 1872 Christ iĝis membro de la Supera lernejkonsilantaro kaj en 1890 de la Regna ekdukkomisiono. En 1876 Christ ricevis la ordenon Bayerischer Kronenorden.

Graveco redakti

La nekutime multflanka klereco ce Christ klare videblas en la multo da skribaĵoj ampleksanta kvazaŭ ĉiujn kampojn de lia fako: ekz. pri greka filozofio i.a. de Aristotelo, pri poezio (Pindaro kaj Homero), pri la kompleta antikva literaturo (helena kaj latina), pri bizancaj verkistoj, pri lingvistiko, pri arkeologio. Certe multo el tio tre rapide perdis sciencan aktualecon sed restis de daŭra valoro liaj esploroj pri antikva metriko (ekz. pri Odae de Horaco) kaj pri la historio de la helena literaturo (en la manlibro Handbuch der Altertumswissenschaft). Lia nomo ĉetitole aperis eĉ ĝis la sesa eldono.

Verkoj (elekto) redakti

  • Studia in Aristotelis libros metaphysicos collata, 1853
  • Die Verskunst der Horaz, 1868
  • Metrik der Griechen und Römer, 1874, ²1879
  • Geschichte der griechischen Literatur, 1889, ⁴1915

eldonistece redakti

  • Pindaro, 1869 (kun enkondukego kaj komento) 1896
  • Antholologia graeca carminum Christianorum, 1871 (kune kun M. Paranikas; kun altvalora enkonduko)
  • Aristotelo: De arte poetica (1878), Metaphysica (1895)
  • Homero, Ilias (1884)

Fonto redakti

  • Pfeiffer, Rudolf, "Christ, Wilhelm von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 216 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti