Wolf-Rayet bobelo

emisia nebulozo, kiun oni foje trovas ĉirkaŭ Wolf-Rayet steloj

Wolf-Rayet bobelo estas emisia nebulozo, kiun oni foje trovas ĉirkaŭ Wolf-Rayet steloj. Oni supozas, ke tia nebulozo devenas de la eksteraj tavoloj de la stelo, elpuŝitaj de la stela vento kaj jonigata de la ultraviola radiado aŭ pro ŝoko kun la jam ĉeestanta interstela gaso.

NGC 7635
NGC 6888 aŭ Nebulozo de la Kornbulko

Tiaj objektoj similas supernovaajn restaĵojn, sed ne estas klara rilato inter tiuj du tipoj de objektoj, ĉar Wolf-Rayet steloj estas destinitaj eksplodi en supernovaoj. Temas pri du malsimilaj stadioj de la stela evoluo.

Du plej konataj Wolf-Rayet bobeloj estas NGC 6888 (aŭ Nebulozo de la Kornbulko) kaj NGC 2359 (aŭ Nebulozo de la Tora kasko)

Eksteraj ligiloj redakti