X Japan

metalroka grupo en Japanio
(Alidirektita el X-japan)

X Japan [ekks ĵapan] (ofte: X JAPAN) estas fama japana rokgrupo de Visual kei, fondita dum la somero 1982 fare de Hayashi Yoshiki (YOSHIKI), la partiestro de la grupo, kaj DEYAMA Toshimitsu (TOSHI). La grupo nomiĝis eke X (poste Dynamite, kaj Noise), la grupo estis la pioniro de la movado Visual kei.

Biografio redakti

La unua albumo de X nomiĝis I'll Kill You (1985). Malgraŭ modesta eĥo, ili vendadis unu milo da diskoj. La grupo estas kunmetita de kvar uloj: TOSHI je mikro, YUGI kaj TOMO je gitaro, YOSHIKI, drumisto kaj pianisto. Sed neniu eldon-entrepreno deziris subskribi kun la grupo (la muziko ŝajnis al ili vendebla), YOSHIKI fondis sian propran eldonentreprenon, Extasy Records. La patrino de YOSHIKI vendis sian entreprenon por financi la projekton de sia filo.

YUGI kaj TOMO estis anstataŭita de Jun (gitaro) kaj Hikaru (basgitaro). Poste ili estis ree anstataŭita de Taiji (basgitaro) kaj hide (gitaro) kaj Isao, sed li havis akcidenton, kaj ne povis daŭrigi ĉe la grupo. Fine, Pata anstataŭis lin je la ritma gitaro. La grupo havas sian kvazaŭfinofaran formon.

En 1988, X-Japan vendadis 10 000 diskojn de Vanishing Vision. La influo de la grupo efikis rapidege, ĉar aliaj bandoj subskribis kun Extasy Record. Samjare, la grupo faris mallongan aperon en la usona filmo Tōkyō Pop.

En 1989, la grupo produktis multe: en la Top Oricon: Blueblood 4a, Kurenai 5a, kaj Endless Rain 3a. Samjare, je la 1-a de decembro, X ekis sian 1an turneon Rose & Blood Tour.

Unu jaro eliris, Yoshiki decidis refari turneon Rose & Blood Tour Final. La Japan Record Award kronis X atribuante al ili la premion de la plej bonaj artistoj de la jaro. Samtempe, X produktis Week-End, je la 5a rando de la Top Oricon. En 1991, X donis koncerton en Shinjuku, fama kvartalo de Tōkyō.

Malklarpravece Taiji estis maldungita, kaj li estis anstataŭita de Heath. X lernis ke iu alia usona grupo nomiĝas jam "X", kaj ili renomiĝis X je X Japan.

En 1993, X Japan lanĉis debatitan projekton la Art of Life (25-a de aŭgusto), enhavanta unu kanzonon, daŭranta ĉirkaŭ 35 minutojn. Tamen, Art of Life estis 1a de la Top Oricon ek la 1a semajno, kiel same Tears oktobre. Kaj koncerto en la Tōkyō-Kupolo (Tōkyō-Dom).

hide, Heath kaj Pata lanĉis multajn solajn projektojn.

Tamen la revo finis la 22-an septembro de 1997... Lasta koncerto The Last Live' (31-a de decembro de 1997).

La 2-an de majo de 1998, hide mistere mortis. La dramo estis nacia, multaj ŝatantoj deziris sekvi hide en la morto... La 7-an de majo, por lia enteriga soleno, nombris pli ol 50 000 ŝatantoj. La grupo ludis larme Forever Love.

La heredaĵo de X Japan enhavas 5 albumojn, 18 soloaĵojn kaj 15 koncertojn.

La grupo redakti

Yoshiki redakti

  • Civila Nomo : HAYASHI Yoshiki
  • Naskiĝdato : 20-a septembro de 1965
  • Roli : partiestro de la grupo, pianisto kaj drumisto

Sia junaĝo estis markita de la memmortigo de sia patro.

Legu pli pri Yoshiki

Toshi redakti

  • Civila Nomo : DEYAMA Toshimitsu
  • Naskiĝdato : 10-a oktobro de 1965
  • Rolo : Kantisto

Legu pli pri Toshi

hide redakti

  • Civila Nomo : MATSUMOTO Hideto
  • Naskiĝdato : 13-a decembro de 1964 (mortita je la 2a majo de 1998)
  • Rolo : Gitaristo

Legu pli pri hide

Pata redakti

  • Civila Nomo : ISHIZUKA Tomoaki
  • Naskiĝdato : 4-a septembro de 1965
  • Rolo : gitaristo

Legu pli pri Pata

Heath redakti

  • Civila Nomo : MORIE Hiroshi
  • Naskiĝdato : 22-a januaro de 1968
  • Rolo : Basisto

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • Vanishing vision (14-a aprilo de 1988)
  • Blue blood (21-a aprilo de 1989)
  • Jealousy (1-a julio de 1991)
  • Art of life (25-a aŭgusto de 1993)
  • Dahlia (4-a novembro de 1996)

Soloaĵoj redakti

  • 紅 (Kurenai) (1-a septembro de 1989)
  • Endless rain (1-a decembro de 1989)
  • Weekend (21-a aprilo de 1990)
  • Silent jealousy (11-a septembro de 1991)
  • Standing sex (25-a oktobro de 1991)
  • Say anything (1-a decembro de 1991)
  • Tears (10-a novembro de 1993)
  • Rusty nail (10-a julio de 1994)
  • Longing ~跡切れた melody~ (Longing ~togireta melody~) (1-a aŭgusto de 1995)
  • Longing ~切望の夜~ (Longing ~setsubou no yoru~) (11-a decembro de 1995)
  • Dahlia (26-a februaro de 1996)
  • Forever love (8-a julio de 1996)
  • Crucify my love (26-a aŭgusto de 1996)
  • Scars (18-a novembro de 1996)
  • Forever love - last mix (19-a decembro de 1997)
  • The last song (18-a marto de 1998)

Eksteraj ligiloj redakti