Záhorie (slovake, laŭvorte "lando malantaŭ la montoj", hungare Erdőhát) estas regiono en okcidenta Slovakio. Ĝi limiĝas per la Malgrandaj Karpatoj en la oriento kaj la rivero Moravo en la okcidento. Kvankam ne memstara administra regiono, ĝi estas unu el la 21 oficialaj turismaj regionoj en Slovakio (la turisma regiono slovake komplete nomatas Záhorský región cestovného ruchu). Záhorie situas en la areo de tri administraj regionoj: Regiono Bratislavo (Distrikto Malacky kaj Záhorská Bystrica en Bratislavo), Regiono Trnava (distriktoj Senica kaj Skalica) kaj Regiono Trenčín (suda parto de Distrikto Myjava). La regiono ankaŭ kreas la limojn inter Slovakio, Ĉeĥio kaj Aŭstrio.

Záhorie
Regiono
teritorio [+]

LandoSlovakio
- koordinatoj48° 33′ 0″ N, 17° 5′ 0″ O (mapo)48.5517.083333333333Koordinatoj: 48° 33′ 0″ N, 17° 5′ 0″ O (mapo)


Záhorie (Slovakio)
Záhorie (Slovakio)
DEC
Záhorie
Záhorie

Map
Záhorie
Vikimedia Komunejo:  Záhorie [+]
vdr
urbo Skalica

Armea distrikto de la sama nomo situas ĉirkaŭ Malacky.