Zagŭea dinastio
La Zagŭea dinastio estis serio de reĝoj, kiuj regis landon (la Zagŭea reĝlando aŭ Zagŭea Imperio) en partoj de la nunaj Eritreo kaj Etiopio. Ili estis agaŭoj, do parolis centrokuŝidan lingvon. Kvankam lingve kaj etne nejudaj, la zagŭea dinastio per geedziĝoj ligis sin al la salomonida linio, kiu regis Etiopion en la antaŭa reĝlando de Aksumo kaj ankaŭ poste. La daŭro de la zagŭeoj estas necerte komprenata. Diversaj historiistoj kaj kronikoj indikas ke ĝi daŭris de ĉirkaŭ 900 p.K. aŭ de ĉirkaŭ 1137 p.K. ĝis 1270, kiam Jekuno Amlak mortigis la lastan zagŭean reĝon kaj reestablis la salomonidan dinastion.
Zagŭea dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio • historia lando | ||
Apero | 900 vd | |
Fino | 1270 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fontoj
redaktiBazita sur la angla Vikipedio.