Zavoja Lago (serbe Завојско језероZavojsko jezero) estas baraĵlago en Serbio, ĉe la Balkana Montaro (stara planina), en distrikto Pirot (Пиротски округ), 17 km norde de ties ĉefurbo Pirot (Пирот). Ĝi interrompas la fluon de rivero Visoĉica (Височица). Ĝia ĝenerala direkto estas de sud-oriento al nord-okcidento.

Zavoja Lago
Zavoja Lago
Zavoja Lago
lagobaraĵlago
Speco de la lago baraĵlago
Ĉefaj fontoj Visoĉica
Ĉefaj elfluoj Visoĉica
Areo de la baseno 584 km²
Landoj de la baseno Serbio
Datenoj
Koordinatoj 43° 16′ N, 22° 38′ O (mapo)43.26666666666722.633333333333612Koordinatoj: 43° 16′ N, 22° 38′ O (mapo)
Zavoja Lago (Serbio)
Zavoja Lago (Serbio)
DEC
Zavoja Lago
Zavoja Lago
Map
Zavoja Lago
Supermara alteco 612 m
Surfaca areo 5,53 km²f5
Maksimuma longo 16,35 kmf6
Maksimuma larĝo 1 kmf7
Averaĝa profundo 60 mf11
vdr
Zavoja Lago vidata de sud-okcidento

La lago ekestis en somero 1963 sen homa interveno, kiam ŝutiĝo de ter-amasoj 50 metrojn altaj blokis kaj baris riveron Visoĉica. Oni timis, ke provoj liberigi la fluejon de la rivero rezultos en subita rompiĝo de la baraĵo, kaj ke la subita liberiĝo de la akvo inundu la regionon. Tial la armeo firmigis la baraĵon per muro kaj instalis ankaŭ elektro-centralon.

Per sia ekesto la lago subakvigis la vilaĝon Zavoj kaj ricevis ties nomon. Oni konstruis novan vilaĝon Novi Zavoj (nova Zavojo) por la iamaj loĝantoj.

La akvo de la lago iras tra riveroj Visoĉica, Temštica, Nišava kaj (Južna) Morava en Danubon. Estas planoj transkonduki akvon de Temštica en la lagon por pliefikigi la akvocentralon.

Ĉar la akvokvanto de la lago dependas de la uzo de la baraĵo, ĝi varias; la kvanto kaj la alteco en la informkadro estas la maksimumaj. La larĝo de ĉ. 1 kilometro estas nur ĉe iuj flankaj valoj; aliloke la lago larĝas maksimume ĉ. 500 metrojn.